James Macpherson
James MACPHERSON | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Seumas Mac a' Phearsain | |||||
Naskiĝo | 27-a de oktobro 1736 en Ruthven, Badenoch, Skotlando | ||||
Morto | 17-a de februaro 1796 en Invernessshire, Skotlando | ||||
Tombo | Abatejo Westminster vd | ||||
Etno | skotoj vd | ||||
Lingvoj | angla • skotgaela vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo Universitato de Aberdeen vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Juliet Macpherson (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ossian vd | ||||
Okupo | poeto verkisto politikisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ossian | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
James MACPHERSON (27-a de oktobro 1736 - 17-a de februaro 1796) estis skota poeto kaj aŭtoro de la verko Ossian, kiu estis eldonita en tri partoj inter la jaroj 1760 kaj 1763, kaj furoris en Eŭropo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj.
Macpherson naskiĝis en Invertromie, studis en Aberdeen kaj Edinburgo, kaj iĝis instruisto en la skota ĉefurbo. Li vojaĝis tra la Alteja regiono de Skotlando, kolektante tradician materialon. Fragmento, la unua parto de la verko, aperis en 1760; la dua Fingal (la plej grava sekcio de la libro) en 1761; kaj la lasta: Temora en 1763. Li pretendis, ke Ossian estas traduko el la originala gaela lingvo, kaj kiam estiĝis dubo pri ĝia aŭtenteco, li prezentis falsan "originalon", kiu fakte estis traduko lia de lia angla teksto. Tiom estis la populareco de la verko, ke pluraj fremdlingvan tradukoj estis faritaj: en la italan (Cesarotti, 1764), en la germanan (1764), en la francan (1774), ktp. Eĉ hodiaŭ, de temp' al tempo aperas novaj versioj: en la japana (1971); kaj en la rusa (Juri D. Levin, 1983).
Ossian influis multajn verkistojn, poetojn kaj komponistojn, ekzemple: Goethe (Werther), Schiller, Hugo, Byron, Brahms kaj Mendelssohn. En 1974, okazis ekspozicio en Parizo pri Ossian, kaj osianaj societoj estis fonditaj en diversaj lokoj. En sia enciklopedia verko The Companion to Gaelic Scotland, la gaela poeto Ruaraidh MacThòmais skribas, ke Macpherson estis "nek tiom honesta kiom li pretendis, nek tiom inventema kiel asertis liaj kontraŭstarantoj". Plie, MacThòmais diras, ke en Fingal, oni povas rekoni almenaŭ dek du eltiraĵojn (el kiuj kelkaj estas sufiĉe longaj), en kiuj li uzis aŭtentikajn gaelajn baladajn fontojn. Bedaŭrinde, tamen, lia verko malbone influis la tro romantikan gaelajn skribaĵojn de la tiel nomata "Kelta krepusko" (angle: Celtic Twilight). Romantikismo ne estas natura karakterizo de la gaela poezio.
En 1773, Macpherson eldonis tradukon de la Iliado.